Kuirreceptoj de Dorothea Kaiser

Spinaco-spagetoj

por du personoj



Ingrediencoj

  • 250 g da spagetoj
  • salo
  • 30-50 g da malgrasa lardo
  • 1 ruĝa cepo aŭ askalono aŭ blanka cepo
  • 1-2 supk. da butero
  • 1 supk. da olivoleo
  • 1-2 ajlobulberoj
  • 2 tomatoj
  • 300 g da freŝa aŭ frostigita spinaco
  • pipro
  • muskato
  • 3 ovoj
  • 2 supk. da raspita fromaĝo
  • 1 pinĉaĵo da kajena pipro
  • 1 peceto da citronŝelo


Kuirado


Degeligu la frostitan spinacon en poton.

Ŝutu la spagetojn en alian poton kun 3 litroj da salita bolanta akvo, de tempo al tempo turnmovu ilin, kuiru la spagetojn ĝis ili estas bone mordeblaj (al dente) .

Fritu la kubetigitajn cepon kaj lardon en varmega butero ĝis ili aspektas vitrecaj.

Metu 1 supk. da butero kaj la olivoleon en paton.

Kovru la paton kaj stufu ĉion sur malgranda flamo dum kvin minutoj.

Aldonu la kubetigitan ajlon kaj la tomatojn tranĉitajn en pecojn. Fortigu la varmegon kaj metu la spinacon en la paton. spicu per salo, pipro, muskato, kajena pipro kaj la peceto de la citronŝelo.

Turnmovu ĉion bone. Aldonu la ovojn, la vamegajn spagetojn, la raspitan fromaĝon kaj buteron.

Kuiru ĉion dum 1 ĝis 2 minutoj.

Prove gustumu ĉion kaj ankoraŭfoje spicu per salo kaj pipro.

Tuj surtabligu la manĝon sur varmaj teleroj.


Rimarko


Trinku al tio blankan aŭ ruĝan vinon aŭ tomatosukon aŭ simple bonan mineralan akvon.



Bonan apetiton deziras Donjo!