Kolbasa salato
(por tri personoj)
Ingrediencoj
- 250-300g da diversaj kolbasaj tranĉaĵoj
- 50g da tranĉita fromaĝo
- 1/2 de cepeto
- 75g da kukumoj
- 1/2 de malgranda pomo
Marinaĵo:
- po supk. da salatkremo, keĉupo, kafkremo
- 1/2 kul. da mustardo
- sukero.
Kuirado
Distranĉu la tranĉaĵojn de kolbasoj kaj fromaĝoj en striojn,
distranĉu la cepon, kukumojn kaj pomon en malgrandajn kubutojn.
Poste
ĉion miksu.
Kirlu la marinaĵon kaj donu ĝin al la salato, denove miksu
ĉion.
Fine prove gustumu la salaton kaj spicu per sukero.
Bonan apetiton deziras Donjo!