Cigana salato
(por tri personoj)
Necesas:
- 200g da blanka brasiko
- salo
- 75g da ruĝa paprikguŝo
- 50g da karotoj
- 25g da cepoj
- 50g da peklitaj kukumoj
- petroselo
- aneto
- ŝenoprazo
Marinaĵo
- po 1kul. da acida kremo
- salata kremo
- vinagro
- citronsuko
- sukero
- 1/2 kul. da salo
- pipro
- 1 supkul. da oleo
Preparoj
Distranĉu
la brasikon en delikatajn maldikajn striojn, aldonu salon, bone knedu
per la mano ĝis moliĝo.
Distranĉu la paprikguŝon en striojn, la cepon
en kubutetojn.
Raspu la karotojn. Laŭlonge duonigu la kukumojn kaj
poste distranĉu la duonaĵojn en pecetojn.
Haku la petroselon, la aneton
kaj la ŝenoprazon.
Miksu ĉion.
Preparu la marinaĵon kaj donu ĝin al la
salato.